Parolas Bertilo: Nun versio 2.5.1 de WordPress - en nia Esperanta traduko - estas instalita ankaŭ ĉi tie. Iom strange, ke tio daŭris tiel longe, sed nun estas farite. Samtempe mi instalis la kromprogramon “Theme Switcher Reloaded”, kiun Cindio tradukis en Esperanton. Vi trovos ĝin ie en la flankpanelo. Bonan amuziĝon!

Nun ni havas hejmon ankaŭ ĉe wordpress.org: Vidu la novajn paĝojn de Esperanto ĉe “eo.wordpress.org”.

Se oni iras al la baza adreso “wordpress.org”, kaj se oni agordis sian TTT-legilon, ke ĝi akceptu paĝojn en Esperanto, tiam aŭtomate aperas atentigo, ke ekzistas ankaŭ Esperanta paĝo. Mi diris al mia Fajrovulpo, ke mi povas akcepti paĝojn en Esperanto, la Sveda, la Germana kaj la Angla. Tial aperis aŭtomate atentigo kaj pri la Esperantaj paĝoj, kaj pri la Germanaj. (Sed Sveda sekcio evidente mankas ĉe wordpress.org.)

Montriĝis, ke la diferencoj inter versioj 2.5 kaj 2.5.1 de WordPress ne estas grandaj. Nu, almenaŭ tiuj diferencoj, kiuj gravas por nia traduka laboro, ne estas grandaj, nek multaj. Tial mi (Bertilo) povis jam hodiaŭ pretigi la tradukon de WordPress 2.5.1.

Vidu ankaŭ la WordPress-paĝon en mia ordinara paĝaro.

Jen parolas Bertilo. Finfine mi sukcesis kunmeti la lastajn puzlerojn de nia laboro pri tradukado de WordPress 2.5 en Esperanton. Mi ĵus lanĉis version 1.0 de nia traduko. Ĝi enhavas plurajn Esperantigitajn etosojn, kaj du specialajn kromprogramojn, kiuj aparte zorgas pri la Internacia Lingvo.

(Intertempe jam aperis versio 2.5.1 de WordPress. Ne mankas do pluaj labortaskoj. La projekto WordPress estas tre vigla. Novaj versioj, ĉiam pli bonaj, aperas sufiĉe ofte.)

Estas Cindio — mi realdonis la eblon aldoni kromprogrametojn al la flankpaneloj de Techicon-eo.

Funkcias en mia provejo; kion vi opinias? Mi bezonis tion kiam mi provis la kromprogrameton Theme Switcher.

La WordPress-a kromprogramo Transliterado (kreita de Bertilo kaj menciita ĉi tie jam antaŭe) troviĝas nun en la kolektejo de WordPress-aj kromprogramoj ĉe “wordpress.org” (tie elektu “Download” por elŝuti la plej ĝisdatan version).

Parolas Bertilo: Mi ĵus lanĉis testoversion 0.2 de nia traduko de WordPress 2.5. Ĝi loĝas en la ordinara WordPress-paĝo de mia paĝaro, kie troviĝas ankaŭ la Esperantigo de WordPress 2.1.3.

La testoversio estas kompleta, kaj ĝi ŝajnas jam tute bone uzebla. Eble ĝi povas fariĝi la definitiva versio. Ĉia kritiko estos bonvena. Vi povas alskribi min retpoŝte: “bertilow” ĉe “gmail.com”.

CnM

Cindio adaptis plian etoson: “Clean and Mean” (”Klina kaj Mina”?). Mi ĵus aktivigis ĝin ĉi tie. Ĝi sufiĉe plaĉas al mi (Bertilo).

Ne plu

Kanto en ipernity:
Alklaku la piktogramon ‘elŝuti aŭ kunhavigi’ kaj kopiu la HTML-kodon.
En la tekstredaktilo, alklaku la HTML-langeton, kaj algluu la kodon!

Mi (Bertilo) skribis antaŭe pri la kromprogramo “H-skribo en URL-nomoj”. Mi multe prilaboris tiun programon, kaj nun ĝi ne plu koncernas nur Esperantajn specialsignojn, sed prizorgas ankaŭ la literojn de kelkaj aliaj lingvoj. Mi tial ŝanĝis la nomon al “Transliterado”, kaj instalis la novan version ĉi tie. (Sed nur ni, kiuj havas ĉi tie administrajn rajtojn, povas ĝin vere vidi…)

“Transliterado” donas eblojn elekti, kian formon ricevu URL-nomoj de afiŝoj, paĝoj, etikedoj kaj kategorioj. Kiam WordPress kreas tiajn URL-formojn, ĝi transformas ĉion en nuran Askion. Specialsignojn de lingvoj kiel la Sveda kaj la Germana tiam ne traktiĝas tre bone: la supersignoj simple malaperas. Signojn de lingvoj kiel la Rusa ĝi traktas eĉ pli malbone. Tial povas esti utile aktivigi uzadon de pli inteligentaj Askiigoj. Ekzemple Germanoj volas vidi “ö” kiel “oe”, “ä” kiel “ae” kaj “ü” kiel “ue”. Tion povas fari la kromprogramo Transliterado.

La nuna provizora versio de Transliterado zorgas pri la lingvoj Esperanto, Sveda, Finna, Dana, Norvega, Germana, Rusa kaj Bulgara. Sed mi faris la programon tiel, ke estu tre facile aldoni pliajn lingvojn. Ĝi eĉ povas zorgi pri pli ol unu sistemo por la sama lingvo. Ĝuste nun Esperanto, la Rusa kaj la Bulgara havas po du sistemojn, inter kiuj oni povas elekti.

Transliterado ankaŭ povas amase ŝanĝi la URL-nomojn de ĉiuj jam ekzistantaj afiŝoj, paĝoj, etikedoj kaj kategorioj, se la uzanto tion elektas.

Tia programo kompreneble devas havi plurlingvan interfacon. La baza lingvo estas (kompreneble?) Esperanto. Mi mem aldonis tradukojn en la Svedan kaj la Anglan. Helpe de mia edzino mi kreis Germanan tradukon. Espereble baldaŭ sekvos Finna kaj Rusa tradukoj.

Mi menciu, ke mi pruntis kodon el kelkaj jam ekzistantaj kromprogramoj, ekzemple Rustolat, BGtoLAT kaj Slugger.

Post iom da testado mi lanĉos tiun kromprogramon pli vaste. Dume ĝi troviĝas nur en nia deponejo.

Transliterado troviĝas nun en la kolektejo de WordPress-aj kromprogramoj ĉe “wordpress.org” (tie elektu “Download” por elŝuti la plej ĝisdatan version).