Ofte oni povas anstatauxigi komparan kiel-esprimon per plena subfrazo kun cxefverbo, sed ne cxiam tio eblas:
Li uzas sian hejmon kiel laborejon. → Li uzas sian hejmon (tiel), kiel oni uzas laborejon. La plena kiel-frazo havas la saman signifon kiel la kompara kiel-esprimo.
Mi elektis sxin kiel prezidanton. → Mi elektis sxin (tiel), kiel oni elektas prezidanton. La plena kiel-frazo havas alian signifon ol la kompara esprimo. La kompara esprimo informas pri la posteno, kiun sxi ricevis. La kiel-frazo montras la manieron, en kiu oni elektis sxin.
Komparaj kiel-esprimoj do ne estas (cxiam) mallongigitaj subfrazoj.
Iuj pensas, ke oni cxiam uzu tiun KI-vorton, kiun oni uzus en plena frazo. Ili tiam ofte uzas kia(j)(n) anstataux kiel por montri egalecan komparon. Tia uzo estas ne nur maltradicia, sed povas ankaux iafoje farigxi tre maleleganta:
Li vizitis tiajn urbojn, kia estas Parizo. → *Li vizitis (tiajn) urbojn kia Parizo.* Prefere diru: Li vizitis (tiajn) urbojn kiel Parizo.
Li logxas en la sama urbo, en kiu mi logxas. → *Li logxas en la sama urbo, en kiu mi.* Prefere diru: Li logxas en la sama urbo kiel mi.
Li naskigxis en la sama tago kaj en la sama loko, kiam kaj kie mi naskigxis. → *Li naskigxis en la sama tago kaj en la sama loko, kiam kaj kie mi.* Prefere diru: Li naskigxis en la sama tago kaj en la sama loko kiel mi.
Emilio havis sur si ecx la saman veston, kiun sxi tiam havis sur si. → *Emilio havis sur si ecx la saman veston kiun tiam.* Diru kiel Zamenhof: Emilio havis sur si ecx la saman veston kiel tiam.[M.106]
Se kompara esprimo estas plena subfrazo, oni povas gxin enkonduki per kia, kiu, kiam k.t.p., sed se kompara esprimo estas sola frazparto (aux kelkaj frazpartoj sen cxefverbo), oni uzu komparan kiel.