PMEG 2023

14.2.5. Jam

Jam signifas, ke antaŭe okazis ia ŝanĝo, ekz. ekesto de nova ago aŭ stato, ĉeso de ago aŭ stato, atingo de certa kvanto aŭ longo, kaj simile. Ofte jam estas la malo de ankoraŭ. Iafoje io alia en la frazo montras ŝanĝon, kaj jam nur emfazas tion. Alifoje jam estas la sola, kiu montras, ke okazis ŝanĝo:

  • Mi jam havas mian ĉapelon; nun serĉu vi vian.FE.18 Antaŭe mi ne havis mian ĉapelon, sed tio ŝanĝiĝis.

  • Ĉiu jaro potence pligrandigas niajn fortojn, kaj ni iras al nia celo jam kun plena trankvileco.OV.376 Antaŭe ni ne estis plene trankvilaj.

  • Tio ĉi estis jam ne simpla pluvo, sed pluvego.FE.38 Antaŭe okazis ŝanĝo de simpla pluvo en pluvegon.

  • Tuj post la hejto la forno estis varmega, post unu horo ĝi estis jam nur varma, post du horoj ĝi estis nur iom varmeta, kaj post tri horoj ĝi estis jam tute malvarma.FE.38 Post unu horo la ŝanĝo de “varmega” al “varma” estis kompleta. Post tri horoj la ŝanĝo al “tute malvarma” estis kompleta.

  • Kiam via domo estis konstruata, mia domo estis jam longe konstruita.FE.25

Iafoje jam akcentas, ke pasinta ago estas efektive pasinta:

  • Se li jam venis, petu lin al mi.FE.26

  • Ĉu vi jam trovis vian horloĝon?FE.20

  • Komencas jam vesperiĝi.M.8

Iafoje jam montras, ke io estas pli frua ol oni atendas, volas, kredas, scias aŭ simile:

  • Mi jam antaŭ unu horo volis paroli kun Vi.BV.68 Vere tiel frue.

  • Vi estas ankoraŭ malgranda infano, sed vi devas jam kompreni tion, kion mi al vi diros.M.40

Ĉe daŭrolongo aŭ ripeto jam emfazas, ke pasis plene tiom da tempo aŭ ripetoj:

  • Nun jam du jarojn daŭras la malsato en la lando.Gn.45 Du plenaj jaroj pasis.

  • Mi jam tridek jarojn estas tombisto.H.149 Pasis plene tridek plenaj jaroj, kaj mi ankoraŭ estas tombisto.

  • Mi laboras en la magazeno de sinjorino N. preskaŭ jam kvin jarojn.M.100 Kvin jaroj (preskaŭ) plene pasis.

  • Mi ripetis tion ĉi al vi jam centfoje! Okazis efektive cent ripetoj.

Iafoje jam servas por fari distingon inter du IS-verboj aŭ du OS-verboj, kiuj ne montras la saman tempon. Jam montras la pli fruan tempon. Ofte jam estas helpata de la vorto antaŭe. Alia maniero fari tian distingon estas uzi kunmetitan verboformon:

  • Kiam vi vidis nin en la salono, li jam antaŭe diris al mi la veron (aŭ li estis dirinta al mi la veron).FE.24

  • Kiam vi venos al mi, li jam antaŭe diros al mi la veron (aŭ li estos dirinta al mi la veron; aŭ antaŭ ol vi venos al mi, li diros al mi la veron).FE.24

Ĉe OS-verboj jam povas emfazi, ke la estonta ago estas sufiĉe proksima, aŭ ke oni vidas ŝancojn, ke la ago okazos, iafoje kun nuanco de espero aŭ kuraĝigo:

  • La mondo dormas obstine, sed jam leviĝos baldaŭ la suno.FK.300 Antaŭe restis longe ĝis la sunleviĝo, sed nun ĝi baldaŭ okazos.

  • Liaj filoj, oni diras, estas iom malbonkondutaj, arogantaj knaboj, sed povas esti, ke oni estas maljustaj koncerne ilin, kaj kun la tempo ili jam solidiĝos.FA2.94 Mi havas esperojn, ke ili solidiĝos.

Jam ne, ne jam «

Kune kun nea verbo jam emfazas, ke okazinta ago ĉesis antaŭ la priparolata momento. Jam nene plu:

  • La infano jam ne ploras.FE.6 Ĝi ĉesis plori antaŭ nun.

  • La blanka papero jam ne kuŝas sur la tablo.FE.10 Ĝi tie kuŝis antaŭe, sed ne plu.

  • Eĉ se ni volus nun halti, ni jam ne povus.OV.376 La povo ĉesis antaŭ nun.

  • Ŝi jam plu ne kuris.M.212 Ŝi antaŭe ĉesis kuri.

  • En la domo estas jam nenio por manĝi.M.19 Antaŭe ja estis io por manĝi en la domo.

Kune kun nea OS-verbo jam emfazas, ke atendata aŭ dezirata ago ne okazos:

  • Kiam mi finos mian laboron, mi serĉos mian horloĝon, sed mi timas, ke mi ĝin jam ne trovos.FE.20 La ebloj trovi estas for.

  • La tempo pasinta jam neniam revenos.FE.22

La esprimo ne jam, en kiu jam estas neata, povas esti sencohava nur se la neo koncernas ankaŭ la ĉefverbon (aŭ alian agan vorton, al kiu rilatas jam). La signifo de ne jam + verbo principe egalas al la signifo de ankoraŭ ne + verbo: Ili ne jam alvenis.Ne estas tiel, ke ili jam alvenis.Ili ankoraŭ ne alvenis. Tio estas principe logika, sed praktike iom malfacile travidebla. Zamenhof tial prave konsilis, ke oni evitu ne jam uzante anstataŭe ankoraŭ ne, kaj plej multaj sekvas tiun konsilon.

Jam por sufiĉeco «

Iafoje jam rilatas al certa frazparto montrante, ke la afero sufiĉas, ke oni ne bezonas serĉi alian por ke la frazo estu vera:

  • Jam la politiko povus ilin devigi plenumi sian vorton.Rt.73 La politiko sufiĉas. Ne necesas serĉi ion alian, kio ilin devigus.

  • Jam de vidpunkto pure historia kaj socia ĝi [= la Biblio] devas havi grandan intereson por ĉiu homo.OV.51 La vidpunktoj historia kaj socia devas sufiĉi por veki intereson.

  • En ĉiu konko kuŝas brilantaj perloj, el kiuj ĉiu sola jam estus efektiva beligaĵo en la krono de reĝino.FA1.81 Ĉiu sola sufiĉas. Ne estas necese preni plurajn. Unu sola sufiĉas.

  • Unu amiko kiu jam sen tio multe faris por nia afero, prenis nun sur sin la tutan financan riskon de nia gazeto.OV.144 Liaj antaŭaj agoj sufiĉas por ke oni povu diri, ke li multe faris. Konsideri la novan agon ne estas necese.

Kiel oni povas vidi en la ekzemploj, sufiĉeca jam povas lokiĝi jen antaŭ, jen post la koncernata afero. Por maksimuma klareco ŝajnas bone loki ĝin antaŭe.

Vortfarado «

  • jama = “jam ekzistanta, jam farita, jam aginta” k.s.: Ni volas utiligi niajn jamajn spertojn....tiujn spertojn, kiujn ni jam havas.