PMEG 2023

28.4. Kunmetitaj verboformoj

Per la helpverbo esti kaj diversaj participoj, oni povas esprimi tre ekzakte diversajn nuancojn de modo, tempo, daŭro, plenumiĝo k.t.p. Simplaj verboj kun AS, IS, OS, US kaj U estas ĝenerale preferindaj, sed en okazoj, kiam oni volas detale prezenti agon, oni povas uzi kunmetitan formon.

Principe oni povas kombini ĉiujn formojn de esti (esti, estas, estis, estos, estu, estus) kun ĉiuj ses participoj. Tio donas principe 36 eblajn kunmetitajn verboformojn. Iuj el tiuj formoj estas tamen praktike apenaŭ uzeblaj, ĉar ili esprimas tro strangajn aŭ tro specialajn nuancojn. Aliaj montras nuancojn, kiuj ja estas bezonataj, sed por kiuj ofte ekzistas aliaj pli oportunaj esprimomanieroj.