38.2.10. EJ
EJ = “loko, spaco, domo, cxambro k.s. destinita por io”. Komparu kun UJ kaj ING. Tio, kio staras antaux EJ, cxiam estas tio, kio okazas aux trovigxas en la loko.
Agejoj «
EJ povas montri lokon, kiu ekzistas speciale por certa agado:
- lerni → lernejo = loko destinita por lernado
- promeni → promenejo = loko arangxita por promenado
- dormi → dormejo = cxambro por dormado
- eliri → elirejo = loko (normale pordo), tra kiu oni povas eliri
- redakti → redaktejo = loko, kie oni redaktas (ekz. gazeton)
- ankrado → ankradejo = loko por ankrado, loko kie eblas ankri
- akcepti → akceptejo = loko, kie oni estas akceptata (en hotelo, kongreso k.s.)
- kongreso → kongresejo = loko, kie okazas kongreso
- necesa → necesejo = loko por certa necesa agado, kiun oni preferas ne rekte diri (nome urinado kaj fekado)
- pregxi → pregxejo = loko por pregxado kaj aliaj religiaj agadoj
La vorto pregxejo estas tradicie uzata precipe por Kristana pregxejo, dum oni preferas specialajn vortojn por pregxejoj de aliaj religioj: moskeo, sinagogo, templo k.a. Sed pregxejo ja povas esti uzata por cxia religio. Por Kristana pregxejo ekzistas ankaux la speciala vorto kirko (tre malofte uzata). Plej simple oni tamen precizigas per: Kristana pregxejo, Islama pregxejo, Hinduisma pregxejo k.t.p.
Tenejoj, vendejoj «
EJ povas montri lokon, kie oni tenas aux vendas ion:
- trezoro → trezorejo = loko, kie trezoro estas tenata
- ankro → ankrejo = loko, kie oni tenas ankrojn
- cxevalo → cxevalejo = loko (domo) por cxevaloj
- auxto → auxtejo = loko por teni aux prizorgi auxtojn
- mallibero → malliberejo = loko de mallibero, por malliberuloj (= prizono)
- cigaro → cigarejo = magazeno en kiu oni vendas cigarojn, cxambro en kiu oni tenas cigarojn
- cxapelo → cxapelejo = vendejo aux tenejo de cxapeloj
- viando → viandejo = vendejo aux tenejo de viando
- libro → librejo = vendejo de libroj (kolekto aux kolektejo de libroj estas biblioteko)
Je bezono oni povas precizigi: cigartenejo, cigarvendejo, cxapeltenejo, cxapelvendejo, librovendejo k.t.p.
Produktadejoj «
Post nomo de kultivata planto EJ montras lokon de kultivado:
- rizo → rizejo = loko (kampoj), kie oni kultivas rizon
- orangxo → orangxejo = loko, kie oni kultivas orangxarbojn
- tabako → tabakejo = loko, kie ni kultivas tabakon
- vito → vitejo = gxardeno de vitoj, vinbergxardeno
Se temas pri fabriko aux simile, oni prefere uzu pli klarajn kunmetajxojn: tabakfarejo = “loko, kie oni produktas cigaredojn kaj aliajn tabakajxojn”, sxtalejo aux sxtalfabriko = “fabriko de sxtalo”, gisejo aux gisfabriko = “fabriko de gisoj kaj gisajxoj”.
Naturaj abundejoj «
Iafoje EJ montras lokon en la naturo, kie abundas io:
- herbo → herbejo = loko, kie kreskas precipe herboj (ne arboj k.t.p.)
- sablo → sablejo = loko, kie abundas sablo
- glacio → glaciejo = loko kun konstanta glaciamaso (≈ glacxero)
Loko por persono aux grupo «
EJ povas montri lokon, kie certa persono, grupo aux speco de personoj laboras, agas, vivas aux simile:
- tajloro → tajlorejo = loko, kie tajloro laboras
- sxuisto → sxuistejo = loko, kie sxuisto laboras
- episkopo → episkopejo = palaco de episkopo
- ministro → ministrejo = loko (domo, oficejo) de ministro
- konsulo → konsulejo = loko, kie servas konsulo
- stabo → stabejo = loko, kie laboras stabo
- virino → virinejo = logxloko por virinoj, haremo, bordelo
- malsanulo → malsanulejo = loko, kie oni flegas kaj kuracas malsanulojn (= hospitalo)
Figura uzo «
EJ-vorto, kiu montras ian oficejon aux laborejon, povas ankaux esti uzata figure por la personaro, kiu laboras tie:
La tuta redaktejo [= redakcio] klopodis por fini la jxurnalon gxustatempe. Efektive ne la ejo mem klopodis, sed la jxurnalistoj kaj aliaj laborantoj tie.
La ministrejo [= ministerio] pri financoj hieraux informis, ke...
Cxu la konsulejo donis al vi vizon?
Ordinara radiko «
- ejo = loko (destinita por ia speciala afero)