PMEGGramatiko / Kelkaj gravaj verboj / Povi, devi kaj voli /

31.7.3. Voli

Voli montras deziron aux intencon de la subjekto. La dezirata afero aperas kiel objekto, kiu plej ofte estas I-verbo.

Kiam voli estas uzata kun I-verbo, voli kaj la I-verbo nepre havas la saman subjekton:

Kiam la objekto de voli estas ke-frazo, la dezirata ago estas ago de la subjekto de la ke-frazo (normale malsama al la subjekto de voli):

Kiam la objekto de voli estas O-vorto aux O-vorteca vorteto, nur la kunteksto povas montri, cxu temas pri ago de la subjekto de voli aux pri ago de iu alia:

Cxi tia objekto de voli povas ankaux esti afero, kiun la subjekto volas havi, akiri aux ricevi. Oni povus diri, ke havi aux alia verbo estas subkomprenata:

Iafoje voli aperas kun direkta esprimo, kiu montras lokon, kien la subjekto volas iri. Oni povus diri, ke ia mova verbo estas subkomprenata:

Senobjekta voli «

Voli estas ankaux uzata memstare sen objekto. Tiam voli signifas, ke la subjekto gxenerale havas (fortan) volon, deziron aux intencon. Povas ankaux esti, ke la volata ago aux afero estas subkomprenata:

  • Se “sxi” volas, cxu oni povas tiam ion kontrauxfari?[Gm.52]

  • Voli aux ne voli neniu malpermesas.[PE.2612]

Gxentila voli «

Oni ofte uzas voli en gxentilaj petoj k.s. Voli montras, ke ankaux la volo de la alparolato estas grava. Precipe ofta estas la kunmetajxo bonvoli:

  • Auxskultu, cxu vi volas alporti cxi tion de mi al la maljuna homo tie?[FA2.144]Alportu cxi tion...

  • Cxu vi ne volas esti tiel bona kaj venigi por mi drosxkon?[FA1.75]Venigu por mi drosxkon.

  • Volu sidigxi kaj iom ripozi.[M.125]Sidigxu kaj iom ripozu.

  • Permesu, ke virino, kiun vi bonvolis elekti kiel objekton de via amuzigxo, ripetu al vi la vortojn de malnova fablo.[M.173]

  • Bonvolu fermi la pordon!

Legu pli pri bonvolu.

Dosierdato: 8 Marto 2008 (02:49:20 GMT)