PMEG 2023

38.2.23. ISM

ISM = “doktrino, movado, sistemo, agmaniero” k.s. Iafoje ISM-vorto ankaŭ montras unuopan ekzemplon de ia speciala agmaniero. La signifo de ISM treege varias, kaj tre dependas de tio, post kio ĝi staras. (La sufikso ISM estis oficialigita en 1919 en la Dua Oficiala Aldono al Universala Vortaro.)

Legu pri paraj “ist”-vortoj kaj “ism”-vortoj.

Persona nomo «

ISM povas stari post propra nomo de persono:

  • Budho Budhismo = la religio fondita de Budho

  • Stalino Stalinismo = la politikaj ideoj de Stalino

  • Zamenhof Zamenhofismo = la idearo de Zamenhof (vidu ĉi-poste pri alia senco de tiu vorto)

Adepto «

ISM povas stari post vorto por adepto de fama persono:

  • Kristo kristano kristanismo = la religio de la kristanoj, la religio de Kristo. (La pli simpla formo kristismo estas tute logika, sed multe malpli ofta.)

  • Konfuceo konfuceano konfuceanismo = la filozofio de la konfuceanoj, la filozofio de Konfuceo. (Oni ofte uzas la pli simplan formon konfuceismo.)

En tiaj vortoj AN estas superflua (sed ne mallogika). Oni uzas ĝin pro influo de nacilingvaj vortoj.

Temo, karakterizaĵo «

ISM povas stari post temo aŭ karakterizaĵo de la sistemo, doktrino k.t.p.:

  • kolonio koloniismo = ekspluatado de kolonioj fare de forta ŝtato

  • spirito spiritismo = kredo, ke eblas kontakti spiritojn de mortintoj

  • vegetara vegetarismo = sistema nemanĝado de viando

  • komuna komunismo = politika sistemo bazita sur komuna posedado

  • kapitalo kapitalismo = ekonomia sistemo de privata kapitalposedo

  • kubo kubismo = stilo de pentrado, kiu uzas kubecajn figurojn

  • alkoholo alkoholismo = malsana dependeco de alkoholo

  • plumbo plumbismo = malsano pro veneniĝo de plumbo

  • internacia internaciismo = sistema strebado al internacia kunlaboro

  • nova novismo = tendenco ĉiam voli krei ion novan

  • ...adas adasismo = (mallerta) rimado per sufiksoj (ekz. AD), ekzemplo de tia rimado (ekz. kantadas – amadas)

Speco de persono «

ISM povas stari esti aldonita al vorto por persono aŭ speco de persono. Tia ISM-vorto montras agmanieron de tia persono:

  • kanibalo kanibalismo = homomanĝado fare de homo

  • diletanto diletantismo = amatoreca kaj fuŝema agado

  • patrioto patriotismo = amo kaj sindediĉo al la propra patrujo

  • Zamenhof zamenhofismo = esprimomaniero propra al Zamenhof (vidu ĉi-antaŭe pri alia senco de tiu vorto)

Lingvo «

Post nomo de lingvo ISM montras dirmanieron propran al tiu lingvo:

  • la angla lingvo anglismo = apartaĵo de la angla lingvo

  • la ĉina lingvo ĉinismo = apartaĵo de la ĉina lingvo

  • latino latinismo = apartaĵo de latino

Anglaĵo, ĉinaĵo k.t.p. povas esti io ajn dirita aŭ skribita en la lingvo. En tiaj vortoj mankas la ideo, ke temas pri esprimo aparta aŭ speciala.

Ordinara radiko «

  • ismo = doktrino, kredo, pensosistemo (ofte kun ia ironia aŭ malŝata nuanco)

    Je unu ismo
    Mi tutsincere kredas –
    Je la abismo!

    hajko de Daphne Lister