Por prezenti literojn kaj aliajn signojn en komputiloj, en retpoŝto, en TTT k.s., oni uzas diversajn kodsistemojn.
Vidu ankaŭ miajn paĝojn pri Esperantaj literoj en TTT-paĝoj.
Noto: Ekzistas multaj aliaj signokodoj - precipe por Aziaj lingvoj kiel la Japana, la Ĉina kaj la Korea. Mi tamen ne havas rimedojn, nek sciojn, por pritrakti ilin ĉi tie. Krome diversaj komputilaj sistemoj, kiel DOS kaj Makintoŝo, uzas siajn proprajn signokodojn. Espereble iom post iom Unikodo anstataŭos ĉiujn aliajn signokodojn.
Verkante tiujn ĉi paĝojn mi vaste uzis la Komputadan Leksikonon de Sergio POKROVSKIJ
La informoj ĉi tie ankaŭ ŝuldas multon al la fama Angla-lingva alfabetosupa TTT-paĝo, kiu certe indas je via vizito.
Mi senhonte ĉerpis el la bonegaj Anglalingvaj paĝoj de Jukka KORPELA
Ankaŭ Anglalingvaj informoj en-Retigitaj de Alan FLAVELL estis gravaj.
Kaj jen tre grava paĝo: Kio estas Unikodo? Klarigoj en Esperanto ĉe la TTT-ejo de la Unikoda Konsorcio.