Listo de ĉiuj kantotradukoj

Richard Cory

Origina titolo: Richard Cory

Muziko kaj origina teksto: Paul Simon

Esperanta traduko: Bertilo Wennergren kaj Martin Wiese

Ĉi-urbe Richard Cory estas la plej riĉa vir’
Li posedas ĝin duone kaj riĉiĝas ĉiam pli
Naskita en mondumo, sola fil’ de bankier’
Ĉion havas li havindan post sukcesa karier’

Sed mi laboras en la fabrik’
Kaj min naŭzas la povreco
Kaj min naŭzas mia viv’
Kaj mi volus esti li
Jes, mi volus esti li
Ho, mi volus esti li
Richard Cory

Lia bildo aperadas ĉiutage en gazet’
Jen li estas ĉe opero, jen li estas ĉe banked’
Cirkuladas ĉiam famo pri festego aŭ orgi’
Jes, li certe tre feliĉas, al li mankas ja neni’

Sed mi...

Li donacis malavare, estis plena je kompat’
Oni dankis larmokule pro lia karitat’
Tial min komplete ŝokis la ĵurnala artikol’
“Richard Cory forlasis nin: li sin mortigis per pistol’!”

Sed mi...