Esperanto en la komputilo

Esperanto en Linukso

Por bone uzi Esperanton en Linukso, necesas iom da agordado de la sistemo. Jen kelkaj notoj pri tio, kion mi mem faris por agordi mian Linukson, kaj pri kelkaj rekomendindaj programoj.

Mi uzas plej ofte la Linuksan distribuon “Ubuntu” aŭ ties fratan version “Kubuntu”. Kubuntu estas baze la sama distribuo kiel Ubuntu, sed ĝi uzas la labormedion KDE anstataŭ Gnome. Se vi uzas alian specon de Linukso, vi eble devas iom alie fari.

Ĉiujn komandojn, kiujn mi mencios ĉi-poste, oni faru en konzolo. Ĉiujn ŝanĝojn de agordoj en dosieroj, oni faru per simpla tekstoredaktilo (kate, nano, vi, vim, emacs...). Por kelkaj ŝanĝoj necesas esti en administra modo (per la komando sudo aŭ ensalutinta kiel la uzanto “root”, se tia uzanto ekzistas).

UTF-8-a lokaĵaro «

Por povi boni uzi Esperanton en Linukso necesas, ke la sistemo uzu Unikodan lokaĵaron. Feliĉe pli-malpli ĉiuj Linuksaj distribuoj nuntempe uzas Unikodajn lokaĵarojn defaŭlte. Por kontroli, kiun signokodon uzas la lokaĵaro de via sistemo, klavu la jenan komandon:

locale charmap

Se aperas la respondo “UTF-8” (tio estas la plej ofte uzata kodprezento de Unikodo), tiam ĉio pri signokodo en via lokaĵaro jam estas en ordo. Tiam vi povas tuj salti al la klarigoj pri Esperanta klavaro aŭ, se vi volas, al la klarigoj pri Esperanta lokaĵaro.

Sed se aperas io alia, vi devas mem ŝalti UTF-8-an lokaĵaron.

Se vi volas scii pliajn detalojn pri via lokaĵaro, komandu:

locale

Plej facile estas elekti la lokaĵaron “en_US.UTF-8”, kiu verŝajne jam troviĝas en la komputilo. Por tion fari, oni unue provu la sekvan komandon:

export LANG="en_US.UTF-8"

Noto: “en_US” signifas “la Usona Angla”, sed tio ne timigu vin. Se oni laboras precipe ene de KDE aŭ Gnome, oni apenaŭ rimarkas iajn Anglecajn ĝenojn de tio. Agordojn pri numerformato, valuto k.s., oni povas fari en la agordoprogramo de KDE. Tie ankaŭ eblas elekti lingvon por la KDE-interfaco. (Ankaŭ Esperanto haveblas, sed eble vi devas aparte instali la Esperanton lingvopaketon. Esperanto uzointerfaco tamen ne vere estas necesa por labori Esperante en Linukso.)

Se oni jam havas en sia sistemo alian lokaĵaron UTF-8-an, oni povas skribi la nomon de tiu lokaĵaro anstataŭ “en_US.UTF-8”.

Por ekscii, kiuj lokaĵaroj estas instalitoj, oni komandu jene:

locale -a

Se mankas lokaĵaro taŭga por via lingvo, vi eble bezonas kompletigi vian sistemon per paketoj por tiu lingvo. Uzu por tio la programon “synaptic” aŭ alian similan paketadministran programon.

Poste rekontrolu per la komando locale charmap, ĉu funkciis la enŝalto de “UTF-8”. Se jes, la sekva paŝo estas zorgi, ke tiu lokaĵarelekto estu farata aŭtomate por ĉiu uzanto. Por tio oni metu komandojn en la dosieron “.bash_profile”, kiu troviĝas (aŭ troviĝu) en la hejma dosierujo de ĉiu uzanto, kaj kiu estas rulata aŭtomate post salutado. Tie skribu jene:

LANG=en_US.UTF-8
export LANG

Se vi volas alian UTF-8-an lokaĵaron, vi kompreneble skribu tiun nomon anstataŭ “en_US.UTF-8”.

Por kontroli, ĉu la ŝanĝo al UTF-8-a lokaĵaro vere funkcias, vi elsalutu kaj reensalutu. Poste faru la komandon locale charmap. Se tiam aperas la mesaĝo “UTF-8”, vi sukcesis. provu ankaŭ locale charmap por vidi, ĉu ankaŭ aliaj detaloj pri la lokaĵaro estas laŭ via deziro.

Vera Esperanta lokaĵaro «

Se vi deziras veran Esperantan lokaĵaron, en kiu ekz. la komando date donas la daton en plene Esperantlingva formo, vi povas provi instali Esperantan lokaĵaron UTF-8-an. En iuj Linuksaj distribuoj tia lokaĵaro jam ekzistas, kaj tiam nomiĝas “eo_XX.UTF-8” aŭ “eo_EO.UTF-8”.

En Ubuntu kaj Kubuntu oni povas instali Esperantajn lokaĵaron kaj tradukojn de programoj pere de la paketoj "language-pack-eo", "language-pack-eo-base", "language-pack-gnome-eo", "language-pack-gnome-eo-base", "language-pack-kde-eo", "language-pack-kde-eo-base" kaj "language-support-eo".

Vi ankaŭ povas elŝuti la dosieron “eo_XX” de ĉi tie, kaj poste provi krei el ĝi Esperantan lokaĵaron. Metu tiun dosieron en la dosierujon “/usr/share/i18n/locales”. Poste komandu:

sudo dpkg-reconfigure locales

Por ebligi tajpadon de Esperantaj literoj, kaj por entute ebligi uzadon de senpaŝaj klavoj k.t.p., necesas aktivigi la uzadon de “Compose”-dosiero por Esperanta lokaĵaro. Tion oni faras en la dosieroj “/usr/share/X11/locale/compose.dir” kaj “/usr/share/X11/locale/locale.dir”. En ambaŭ tiuj dosieroj vi aktivigu la liniojn kun “eo_XX” (forprenante la “#”-signojn komence de la koncernaj linioj). Atentu, ke temas pri pluraj lokoj en ambaŭ dosieroj.

Poste aktivigu la novan lokaĵaron laŭ la ĉi-antaŭaj klarigoj.

Unu grava avantaĝo de vera Esperanta lokaĵaro estas ĝusta laŭalfabeta ordigado. Esperanta lokaĵaro enhavas la Esperantajn regulojn de alfabeta ordo, kaj tiujn regulojn uzas ekz. LibreOffice kaj OpenOffice kaj la komando sort, kiun siavice utiligas multaj aliaj programoj.

Noto: La dosiero “eo_XX” estas bazita sur Esperanta lokaĵaro kompilita de Eric Lesh. En mia versio mi korektis kelkajn eraretojn, kaj krome ŝanĝis la monatonomojn tiel, ke ili aperas kun komencaj majuskloj. Mi tamen ne komprenas tre multe pri tiaj lokaĵardifinaj dosieroj, kaj verŝajne eblas ankoraŭ plibonigi tiun lokaĵaron.

Esperanta lokaĵaro en Gnome «

Se vi uzas Gnome-on kiel labormedion (tiel estas defaŭlte en Ubuntu), oni devas aktivigi Esperantan lokaĵaron iom alie por ke ĝi vere uziĝu en ĉiuj programoj. Mi ankoraŭ ne travidis plene, kiel tio funkcias, sed mi faris jene, kaj tio ŝajnas en ordo:

  1. En la tri dosieroj ".bashrc", ".bash_profile" kaj ".profile" (ĉiuj troviĝu en la hejma dosierujo) aldonu la jenajn du liniojn:

    LANG=eo_XX.UTF-8
    export LANG
  2. En la dosiero ".gnomerc" (en la hejma dosierujo) aldonu la jenajn du liniojn:

    export LANG=eo_XX.UT-8
    export LANGUAGE=eo_XX.UT-8

    Se vi volas uzi Esperantan lokaĵaron, sed tamen uzi alian lingvon, ekzemple la Anglan, kiel interfacan lingvon, vi skribu anstataŭe jene en ".gnomerc":

    export LANG=eo_XX.UTF-8
    export LANGUAGE=en_US.UTF-8

    La lingvo, kiun vi indikas por "LANGUAGE", kompreneble devas esti instalita por ke ĝi povu uziĝi en la programaj interfacoj.

Klavaro kun Esperantaj literoj «

La sekva paŝo estas aranĝi manieron tajpi supersignajn Esperantajn literojn. Ekzistas pluraj eblaj solvoj. Kiu el tiuj solvoj konvenas por vi, vi devas mem elekti.

Preta Esperanta klavarfasono «

Pluraj Linuksaj distribuoj (precipe tiaj, kiuj baziĝas sur “Debian”, ekz. “Ubuntu” kaj “Kubuntu”) nuntempe jam enhavas pretan Esperantan klavarfasonon. Se vi instalis ĉiujn bezonatajn paketojn por Esperanta lingvosubteno, tiam tiu klavarfasono jam devas esti elektebla.

En Gnome oni elektas klavarfasonon (aŭ plurajn klavarfasonoj) per Sistemo (“System”) → Preferoj (“Preferences”) → Klavaro (“Keyboard”).

En KDE oni faras tion per la Sistemagordilo (“System settings”) → Regionoj & Alireblo (“Regional & Accessibility”) → Klavarfasono (“Keyboard layout”). Tie oni ebligu uzon de klavarfasonoj, kaj poste oni elserĉu la Esperantan klavarfasonon en la maldekstra kolumno, kaj ĝin aktivigu.

Eble vi ankaŭ devas ĝustigi la agordon pri klavarmodelo (pri la nombro de klavoj sur via klavaro).

Tiu Esperanta klavarfasono, kiu liveriĝas kun Ubuntu kaj Kubuntu uzas por la Esperantaj supersignaj literoj tiujn klavojn, kiuj normale (en “QWERTY”-fasono) estas por la literoj “q”, “w”, “y” kaj “x”. Ili anstataŭe produktas respektive la literojn “ŝ”, “ĵ”, “ĝ” kaj “ĉ”. Por la literoj “ŭ” kaj “ĥ” ĝi uzas la du klavojn dekstre de “l”. Cetere tiu klavarfasono sekvas la klavaron de la Usona Angla.

Se tiu klavaro plaĉas al vi, vi povas ĝin ekuzi, kaj per tio ĉiuj viaj problemoj estas jam solvitaj. La sekvajn klarigojn vi tiam apenaŭ bezonas legi.

Esperanta klavaro en SuSE «

De Pablo Morales mi ricevis klarigon, kiel oni povas instali Esperantan klavarfasonon en SuSE 10.0. Mi tamen tute ne testis, ĉu funkcias. Laŭ li oni faru jene:

Elŝutu de ĉi tie la dosieron “suse-eo.zip” (kreitan de Pablo Morales). Malpaku ĝin. Trovu la dosieron “eo”. Metu ĝin ene de “/usr/share/X11/xkb/symbols/”. Malfermu la dosieron “/usr/share/X11/xkb/rules/base.lst”. Serĉu en ĝi la sekcion “layout”. Aldonu al ĝi en la ĝustan laŭalfabetan lokon la jenan linion:

eo          Esperanto

Metu la dosierujon “eo” ene de “/opt/kde3/share/locale/l10n/” por havi Esperantan flagsimbolon por la nova klavarfasono. Restartigu la komputilon. Nun vi povas uzi Esperantan klavaron kun rektaj klavoj. La rektaj klavoj estas: “q” → vŝ”, “w” → “ŭ” , “y” → “ĝ”, dekstre de “l” → “ĥ”, “x” → “ĉ” kaj dekstre sub “ĥ” → “ĵ”.

Senpaŝaj klavoj

Mi kaj multaj aliaj preferas tajpi la Esperantajn literojn per senpaŝaj supersignaj klavoj. Se vi jam uzas nacilingvan klavarfasonon, kiu havas manieron klavi senpaŝan cirkumflekson kaj senpaŝan hoketon, tiam vi jam havas ĉion necesan por tajpi Esperanton per tiu klavarfasono.

Klavo por senpaŝa cirkumflekso situas tamen en tre diversaj lokoj en diversaj klavarfasonoj. En iuj fasonoj ĝi troviĝas sur la klavo de la cifero “6” (kun aldona majuskliga klavo, aŭ eble kun aldona “AltGr”-klavo). Se vi estas bonŝanca, vi povas atingi senpaŝan hoketon per “AltGr”+“u”. Provu trovi almenaŭ la klavon por senpaŝa cirkumflekso. Testu, ĉu vi povas per ĝi tajpi “â” (“a” kun cirkumflekso). Poste testu, ĉu funkcias per ĝi tajpi ankaŭ “ĉ”, “ĝ”, “ĥ”, “ĵ” kaj “ŝ”.

Se al via klavarfasono tute mankas klavo por senpaŝa cirkumflekso, tiam vi eble aktivigu alian klavarfasonon (por alia lingvo), en kiu haveblas tia klavo. Vidu ĉi-antaŭe ĉe Preta Esperanta klavarfasono. Vi povas aktivigi plurajn fasonojn, kaj poste ŝalti inter ili laŭbezone.

Se funkcias “â”, sed ne la Esperantaj literoj, tiam vi kredeble uzas GTK-programon. Plej multaj Gnome-programoj, Vim kaj iuj versioj de Fajrovulpo uzas por sia grafika interfaco la ilaron GTK. Bedaŭrinde en GTK la senpaŝaj klavoj funkcias tute alie (ne demandu min, kial...), kaj senpaŝaj klavoj por la Esperantaj literoj tial ne funkcias en tiuj programoj.

Bonŝance eblas solvi tiun problemon. Necesas komandi al GTK, ke ĝi ne uzu siajn proprajn klavarorutinojn, sed tiujn de la ĝenerala sistemo. Por fari tion, vi aldonu la jenajn liniojn en via dosiero “.bash_profile” (kiu troviĝu en la hejma dosierujo):

GTK_IM_MODULE=xim
export GTK_IM_MODULE

Eble vi devas aldoni la samon ankaŭ al la dosieroj ".bashrc" kaj ".profile".

Poste elsalutu kaj reensalutu (aŭ restartigu la komputilon).

Espereble nun funkcias klavado ankaŭ de la Esperantaj cirkumfleksaj literoj pere de senpaŝa cirkumfleksa klavo.

Noto: Se tamen ne funkcias, tiam eble vi devas ŝanĝi pli draste: Provu redakti la sistemdosieron “/etc/environment” kiel administranto. Aldonu al ĝi la linion export GTK_IM_MODULE=xim. Eble vi ankaŭ devas krei “.XCompose”-dosieron.

Tiam vi povas komenci pensi pri klavado de “ŭ”. Se vi havas klavon por senpaŝa hoketo, kaj se ĝi funkcias por tajpi “ŭ”, kaj se vi trovas tiun tajpomanieron tute konvena, tiam ĉio jam estas en ordo.

Sed povas esti, ke vi tute ne havas manieron tajpi senpaŝan hoketon, aŭ povas esti, ke ĝi estas iom malkonvena (tro da klavofrapoj), aŭ povas esti, ke vi simple deziras unu solan klavon, kiu produktas Esperantan supersignon cirkumfleksan aŭ hoketan depende de la posta litero. Tiel estas por mi. Mi volas unu solan klavon por ambaŭ Esperantaj supersignoj. Tion bonŝance oni povas facile aranĝi per “.XCompose”:

“.XCompose” «

Por efektivigi, ke senpaŝa cirkumflekso + u donu “ŭ”, necesas redifini la konduton de la senpaŝa cirkumflekso. Tion oni povas fari per dosiero nomata “.XCompose”. Ĝi troviĝu en la hejma dosierujo de la uzanto. En tiu “.XCompose”-dosiero oni povas meti ekz. la jenajn liniojn:

include "%L"
<dead_circumflex> <u> : "ŭ" U016D 
<dead_circumflex> <U> : "Ŭ" U016C 
<dead_circumflex> <v> : "û" U00FB 
<dead_circumflex> <V> : "Û" U00DB

<dead_circumflex> <C> : "Ĉ" U0108
<dead_circumflex> <c> : "ĉ" U0109 
<dead_circumflex> <G> : "Ĝ" U011C 
<dead_circumflex> <g> : "ĝ" U011D 
<dead_circumflex> <H> : "Ĥ" U0124 
<dead_circumflex> <h> : "ĥ" U0125 
<dead_circumflex> <J> : "Ĵ" U0134 
<dead_circumflex> <j> : "ĵ" U0135 
<dead_circumflex> <S> : "Ŝ" U015C 
<dead_circumflex> <s> : "ŝ" U015D

(Eble vi bezonas nur la unuajn kvin liniojn.)

Rimarku, ke tiu aranĝo difinas senpaŝan cirkumflekson + “v” por klavi “û” (“u” kun cirkumflekso), ĉar senpaŝan cirkumflekson + “u” ĝi uzas por “ŭ”. Se vi bezonas pli ofte tajpi “û” ol “ŭ”, vi eble volas ŝanĝi tion iel.

Redifini la klavaron

Eble vi volas uzi certan klavarfasonon por tajpi Esperante, sed al tiu fasono mankas la bezonataj klavoj. Aŭ eble vi volas, ke la haveblaj klavoj estu iom rearanĝitaj por ke la tajpado estu pli konvena por vi. Tiam, se vi estas kuraĝa, vi povas provi redifini tiun fasonon. Por fari tion en la plej bona maniero necesas iom da scioj pri la sistemo XKB. Bedaŭrinde XKB estas tre kompleksa, kaj mi ne kapablas ĝin bone klarigi. La koncernaj dosieroj troviĝas en “/usr/share/X11/xkb/symbols/”. Memoru fari restaŭrokopion antaŭ ol ion ŝanĝi, kaj ne kulpigu min, se io grave misiros.

Mi mem sukcese redifinis mian Svedan XKB-klavaron (post multaj vanaj provoj). Jen la linio, kiun mi aldonis al la dosiero “se” (en “/usr/share/X11/xkb/symbols/”) por meti senpaŝan cirkumflekson sur tiun klavon, kiu situas du paŝojn dekstre de “p”:

key <AD12> { [dead_circumflex, dead_circumflex, dead_tilde, dead_caron ] };

Mi aldonis tiun linion ene de la sekcio ‘partial alphanumeric_keys xkb_symbols "se"’.

Jen kelkaj Anglalingvaj paĝoj, kiuj provas klarigi XKB-on:

Krome: Se vi sukcesas fari funkciantan kaj bonan klavardifinon XKB-an, tiam nepre faru sekurecokopion de via kreaĵo, kaj metu ĝin en ian sekuran lokon, ĉar povas esti, ke viaj ŝanĝoj nuliĝos, kiam la sistemo estos ĝisdatigita.

“.Xmodmap”

Se oni volas redifini klavarfasonon estas pli facile uzi dosieron kutime nomatan “.Xmodmap” (sed ĝi povas nomiĝi iel ajn), kiu troviĝu en la hejma dosierujo de la uzanto. En tiu dosiero oni povas skribi diversajn komandojn, kiuj ŝanĝas la aktualan klavarfasonon. Bedaŭrinde tio ne tre bona kongruas kun la baza XKB-sistemo de klavarfasonoj, kiun uzas nuntempe plej multaj Linuksoj. Se oni elektas per la sistemagordilo plurajn klavarfasonojn, kaj ŝaltas inter tiuj, tiam ĉe ĉiu tia ŝanĝo nuliĝas ĉiuj agordoj faritaj per “.Xmodmap”. Sed se vi volas uzi nur unu solan klavafasonon, tiam ja eblas kombini ĝin kun agordoj pere de “.Xmodmap”.

Baza “.Xmodmap”-solvo per “AltGr”

Simpla solvo por tajpado de Esperantaj supersignaj literoj estas uzado de la klavo AltGr. Por fari tion oni skribu en sia dosiero “.Xmodmap” la jenajn liniojn, kiuj modifas la aktualan klavararanĝon:

keycode 54 = C NoSymbol ccircumflex
keycode 42 = G NoSymbol gcircumflex
keycode 43 = H NoSymbol hcircumflex
keycode 44 = J NoSymbol jcircumflex
keycode 39 = S NoSymbol scircumflex
keycode 30 = U NoSymbol ubreve

Tiam AltGr-c kreas “c”-on kun cirkumflekso, kun aldona majuskliga klavo ĝi kreas “C”-on kun cirkumflekso, k.t.p.

Oni povas aktivigi la agordojn en tiu dosiero per la jena komando:

xmodmap ~/.Xmodmap

Verŝajne oni volas, ke tiu komando efektiviĝu aŭtomate ĉe ĉiu starto de la komputilo. Se la sistemo ne aŭtomate rulas la dosieron “.Xmodmap” ĉe starto (por plej multaj uzantoj tio verŝajne ne okazas), necesas aldoni tiun komandon al la dosiero “.bashrc” en la hejma dosierujo.

Noto:Eventuale iuj devas uzi aliajn numerojn post la vorto keycode. Se ies klavaro havas aliajn numerojn por la klavoj “c”, “g” k.t.p., necesas ŝanĝi laŭe. Por ekscii la efektivajn numerojn, oni povas uzi la komandon xev (poste oni premu diversajn klavojn, kaj legu tion, kio aperas en la konzolo - gravas la numero post la vorto keycode).

Ankaŭ eblas aliajn klavojn ŝanĝi per komandoj en la dosiero “.Xmodmap”. La klavsimboloj estas listigitaj en la dosiero “/usr/include/X11/keysymdef.h”. Por ekscii pli detale, kiel komandoj en la dosiero “.Xmodmap” funkcias, legu la jenan afiŝon de Marko Rauhamaa:

<http://groups.google.com/groups?selm=m3u1xoyu2v.fsf%40lumo.pacujo.nu&oe=UTF8&output=gplain>

Pli lerta “.Xmodmap”-solvo kun senpaŝaj klavoj

Eblas en “.Xmodmap” ankaŭ uzi kodnomojn por senpaŝaj klavoj. Ekz. dead_circumflex (= senpaŝa cirkumflekso). Senpaŝaj klavoj por supersignoj povas esti pli eleganta solvo ol la klavo AltGr.

Oni povas skribi ekz. jene en “.Xmodmap”:

keycode 35 = dead_circumflex dead_circumflex

Tiam oni povas tajpi ĉ per la klavo numero 35 kaj poste c (klavo 35 estas ĉe mi la klavo du paŝojn dekstre de p). dead_circumflex + u tamen tute logike donas “u” kun cirkumflekso. Oni povas difini ankaŭ dead_breve por iu klavo, kaj tiam tajpi “ŭ” per tiu klavo + u. Mi tamen preferas havi unu solan senpaŝan klavon por ĉiuj Esperantaj supersignaj literoj. Vidu pri tio ĉi-antaŭe ĉe “.XCompose”

Eble vi volas mem elekti, kiun klavon uzi kiel senpaŝan klavon por Esperantaj supersignoj, kaj eble vi volas ĝenerale iom rearanĝi vian klavaron por doni spacon al tiu klavo. Por tio vi devas mem eksperimenti per “.Xmodmap”, kaj eble ankaŭ per “.XCompose”.

Por faciligi la redaktadon de “.Xmodmap” vi povas instali la programon “xkeycaps”, kiu estas grafika programo por krei klavarfasonojn. Vi povas trovi ĝin ĉi tie:

<http://www.jwz.org/xkeycaps/>

“xkeycaps” tamen skribas dosierojn kun alia nomo ol “.Xmodmap”. Post redaktado per “xkeycaps” vi povas mem renomi la rezultan dosieron laŭdezire.

Pliaj Esperantigoj

Oni povas kompreneble provi Esperantigi ankaŭ la interfacon de la programoj. Por fari tion oni instalu la koncernajn lingvopaketojn Esperantajn, kaj poste oni elektu Esperanton kiel interfacan lingvon en la Sistemagordilo. Bedaŭrinde la kvalito de la Esperantaj tradukoj de Linuksaj programoj estas ankoraŭ sufiĉe malalta. Kelkaj programoj eĉ plu uzas X-skribon, kio estas absolute nekomprenebla nuntempe. Tial mi mem plej ofte uzas Anglalingvan interfacon en Linukso.

Tekstoredaktiloj

Por redakti simplajn tekstojn oni povas uzi preskaŭ ĉiun ajn el la tekstoredaktiloj de Gnome aŭ KDE, ekz. "Gedit" aŭ “Kate”. Oni konservu la dosierojn laŭ Unikodo (UTF-8). Se oni laboras per moderna konzolo, ankaŭ funkcias ekz. la redaktilo “pico”. Por multaj uzantoj "Gedit" aŭ “Kate” verŝajne estas la plej bona elekto.

Ankaŭ eblas Esperantumi en la potencega tekstoredaktilo “Emacs”, sed pri “Emacs” mi scias nenion.

Mi mem uzas precipe la redaktilon Vim. Jen klarigoj pri instalado kaj agordado de Unikoda Vim 7.

Dokumentoredaktilo

Mi preferas por tekstoredaktado la senkostan programegon “LibreOffice”, kiu estas tre bona. Jen kelkaj klarigoj pri funkciigado de la programo “LibreOffice” (kaj ankaŭ “OpenOffice”).