La 8an de Marto 2008 mi aldonis la landon Kosovo.
La 31an de Decembro 2006 mi korektis la landokodojn de Serbujo kaj Montenegro.
La 13an de Junio 2006 mi ĝisdatigis la informojn pri la lando Serbujo, la lando Montenegro kaj la Serba lingvo pro la disigo de la unio inter Serbujo kaj Montenegro.
La 13an de Marto 2006 mi ĝisdatigis la flagon de Venezuelo.
La 10an de Aprilo 2005 mi ĝisdatigis la landokodojn de Orienta Timoro, kaj la aŭtomobilan kodon por Serbujo kaj Montenegro, kaj aldonis la mankantajn duliterajn kodojn AX = Alando kaj PS = Palestinaj Teritorioj. Krome mi ĝisdatigis la flagon de Bosnujo kaj Hercegovino kaj aldonis noton pri la du partoj de tiu lando. Mi ankaŭ ĝisdatigis la informojn pri skribado de la Ajnua lingvo.
La 1an de Aprilo 2004 mi ŝanĝis la landonomon Bosnio-Hercegovino al Bosnujo kaj Hercegovino, kaj la lingvonomon Bosnia al Bosna, konforme al la nuna loka uzo.
La 1an de Aprilo 2004 mi ĝisdatigis la landokodojn por Serbujo kaj Montenegro: YU fariĝis CS; YUG fariĝis SCG.
La 31an de Januaro 2004 mi aldonis plurajn mankantajn duliterajn lingvokodojn (laŭ ISO-639).
En Februaro 2003 mi tralaboris la ĉi-tieajn listojn de landoj kaj lingvoj, kaj faris, krom iom da ĝisdatigoj kaj korektetoj, ankaŭ vicon de gravaj ŝanĝoj. Samtempe mi forigis el PMEG la tieajn listojn de landonomoj (por ne havi superfluan duoblaĵon de la samaj informoj).
La ŝanĝoj konsistas precipe el alkonformigoj al la hodiaŭa praktika uzo en Esperanto. Tio signifas interalie, ke la listoj nun plurdetale deflankiĝas de la Listo de Normaj Landnomaj de la Akademio de Esperanto. La ĉi-tieaj landnomoj tamen ankoraŭ estas plene konformaj al ĝeneralaj Rekomendoj pri Landnomoj de la Akademio, kaj ili ankoraŭ plejparte koincidas kun la nomoj en la Listo de Normaj Landnomaj.
En pluraj okazoj la antaŭaj nomformoj estas plu menciataj interkrampe.
Rimarku, ke mi plu uzas UJ-sufiksojn, ne I-sufiksojn, en landonomoj faritaj el nomo de popolo, ĉar laŭ mi tio estas pli klara (la formo de la nomo per si mem tuj montras, ke ekzistas sensufiksa popolnomo). Tiuj, kiuj preferas I-sufikson, povas mem ŝanĝi UJ al I senprobleme.