La albumo Povus esti simple estas la tria albumo de Persone. Ĝi estis eldonita en 1996 kiel k-disko. Ĝi enhavas 13 pecojn inkluzive unu akustikan kanton: “Nun mallumas ekstere”.
Havebla kiel torento! La albumo Povus esti simple estas elĉerpita, sed ĝi estas elŝutebla senkoste kiel torento (per programo kiel BitTorrent k.s.). La torento enhavas la tutan albumon kiel wav-dosierojn (= plena k-diska kvalito). Rimarku, ke tio ankoraŭ estas iom eksperimenta. Estu do pacienca.