PMEG 2023

18. Ekkriaj vortetoj kaj sonimitoj

Ekkriaj vortetoj kaj sonimitoj troviĝas iom ekster la ordinara gramatiko. Ili ne interagas kun aliaj vortoj en frazo, sed estas ofte kiel kompleta eldiro en si mem.

Nur naŭ ekkriaj vortetoj estas oficialaj. Plej multaj ekkriaj vortetoj estas neoficialaj.

Multaj ekkriaj vortetoj ne havas firme difinitan signifon. Ekz. he kaj ho povas esti uzataj diversmaniere laŭ la momenta deziro de la uzanto.

Iuj kutimaj ekkriaj vortetoj ekuziĝis ankaŭ kiel ordinaraj radikoj, ekz. adiaŭ kaj stop.