PMEG 2023

12.3.6.5. Laŭ

Laŭ montras vojon, irejon aŭ longforman aferon, kiun io sekvas en movo:

  • Nun mi kuros supren laŭ la ŝtuparo.FA1.212...sekvante la vojon de la ŝtuparo.

  • Li veturigos nin laŭ Rejno supren.Rn.15 La veturo sekvos Rejnon (rivero), ĉu en la akvo, ĉu sur la bordo.

  • Ni turnis nin kaj ekiris laŭ la vojo al Baŝan.Re.3

  • Ĝi [= la formiko] rampis supren laŭ la trunko.FA3.132

  • Ŝi deflankiĝis de la rekta linio, laŭ kiu ŝi kuris ĝis nun.M.212

  • Senĉesa bruo de radoj simile al senfina tondro kuris laŭ la mezo de la larĝa strato.M.200

  • La boato kuris laŭ la fluo.FA2.56 La boato sekvis la direkton de la fluanta akvo. La fluanta akvo estis kiel vojo.

  • Iru laŭ la vojo de la prudento.SS.9 Figura esprimo.

Nevoja direkto «

Laŭ povas montri ion nevojan, kies direkton io sekvas:

  • Katon oni devas karesi laŭ la haroj....laŭ la direkto de la haroj.

  • Li kuŝiĝis laŭ sia tuta longo malantaŭ flartabakujo.FA1.154 Li devis sekvi sian propran longon, kiam li kuŝiĝis.

Konformeco «

Plej ofte laŭ montras ion, al kio io konformas. Povas esti volo, sento, opinio, signo, informo, klarigo, modelo, normo, plano, regulo k.t.p. (ofte la mala signifo estas esprimebla per kontraŭ):

  • Mi restas tie ĉi laŭ la ordono de mia estro.FE.26 Mi sekvas lian ordonon.

  • Se montriĝos, ke estas necese ion aldoni aŭ ŝanĝi, mi tion ĉi volonte faros laŭ viaj konsiloj.L2.149

  • Tio ĉi estas laŭ lia gusto.PE.826...konforma al lia gusto.

  • Neniu el ili scias flugi laŭ signo kaj komando, aŭ danci laŭ muziko de pafilegoj.Rt.70

  • Je la oka horo ŝi devis laŭ la kutimo iri al la kudrejo.M.133

  • Mi rakontos ĉion laŭ ordo.Rz.13

  • Mi mem, laŭ via ekzemplo, volas okupi min per literaturo.Rz.95

  • Lerni la lingvon ĉiu povas laŭ ĉiuj libroj, kiujn li deziros.FK.xi

  • Laŭ la ruĝa mantelo kaj la ora kolĉeno oni povis rekoni la larĝan magistratanon.Rn.21

  • Mi preferis ne tuŝi tiujn duoblajn formojn, sed rigardi ambaŭ formojn kiel egale bonajn kaj uzeblajn laŭ la libera elekto de la uzantoj.LR.146A

Bazo de eldiro «

Ofte oni uzas laŭ por montri bazon por tio, kion prezentas la tuta frazo:

  • Laŭ la projekto de la inĝenieroj tiu ĉi fervojo estas konstruota en la daŭro de du jaroj.FE.25Se oni konsideras la projekton de la inĝenieroj... Se pravas la projekto...

  • La pli juna filino, kiu estis la plena portreto de sia patro laŭ sia boneco kaj honesteco, estis krom tio unu el la plej belaj knabinoj, kiujn oni povis trovi.FE.11...se oni konsideras ŝian bonecon kaj honestecon...

  • En la sama momento venis iom pli maljuna virino, ankaŭ malriĉa laŭ siaj vestoj kaj aspekto.FA3.74...tion oni povis kompreni pro ŝiaj vestoj kaj aspekto.

  • La maljuna avo laŭ sia profesio estis skulptisto.FA2.109Se oni nomas lin laŭ la profesio...

  • Laŭ mi tiu ĉi demando estas por la publiko sen signifo.DL.10Mi opinias, ke... Miaopinie...

  • Tiu ĉi vido laŭ ŝia opinio estis la plej bela.FA1.84Ŝia opinio estis, ke tiu ĉi vido estas la plej bela.

Legu ankaŭ pri la uzo de si kaj sia en iaj laŭ-esprimoj.

Vortfarado «

  • Laŭe = “laŭ tio, konforme al tio”: Ne forgesu agi laŭe.

  • Laŭlonge = “laŭ la longo de io”: Li iris returne al la Orienta strato kaj laŭlonge trairis ĝin jam preskaŭ tutan, kiam eklumis la luno.FA1.118 (Li trairis la straton ne laŭ ĝia larĝo, sed laŭ ĝia longo.) Li dancis laŭlonge de la tuta vojo.FA1.73

  • Laŭdire = “laŭ tio, kion oni diras”: Laŭdire li forlasis sian edzinon.

  • Laŭigi = “adapti”: La partio laŭigis sian politikon al la novaj cirkonstancoj.