PMEG 2023

38.4.2. Afiksecaj rolvortetoj

Rolvortetoj estas tre ofte prefiksece uzataj en kunmetitaj vortoj. Tiaj kunmetaĵoj estas aŭ kombinojfrazetvortoj. Oni devas fari distingon inter tiuj du manieroj uzi rolvortetojn prefiksece. En frazetvorto la rolvorteto rilatas kiel rolmontrilo al tio, kio staras tuj poste. En kombino la rolvorteto rilatas al io alia, kio eble eĉ ne estas esprimita.

Frazetvortoj «

Vortoj kun prefikseca rolvorteto plej ofte estas frazetvortoj. Tia kunmetaĵo devenas de frazeto. La rolvorteto estas uzata prefiksece al tiu vorto, al kiu ĝi rilatas en la plena frazeto:

  • sen fino senfina = tia, ke ĝi estas sen fino

  • pri amo priama = tia, ke ĝi temas pri amo

  • antaŭ (ĝusta) tempo antaŭtempa = tia, ke ĝi okazas antaŭ la ĝusta tempo

  • inter nacioj internacia

  • per Esperanto peresperantaper-Esperanta

  • sen pensoj senpense

  • de la nasko denaske

  • ĝis la fino ĝisfine

  • kontraŭ veneno kontraŭveneno = kuracilo kontraŭ veneno

  • ekster la lando eksterlando = la tuta mondo krom la propra lando

  • sen vento senvento = stato sen vento, plene senmova aero

  • tra nokto tranokti = pasigi nokton, gasti tra nokto

  • per laboro perlabori = akiri per laboro

  • en teron enterigi = meti en la teron

  • sen movoj senmovigi = fari tia, ke movoj ne eblas

  • sen kuraĝo senkuraĝigi = forpreni ies kuraĝon

  • en ŝipon enŝipiĝi = iri en ŝipon (por forveturi)

  • en amon enamiĝi (al iu) = ekesti amanta (iun). La amo direktiĝas al la amato. Tial oni prefere diru mi enamiĝis al vi, ne *mi enamiĝis en vi(n)*. La prefikseca en ne rilatas al la amato. Oni povas ankaŭ uzi enamiĝi je iu.

  • ekster la lando eksterlandano = ano de alia lando

  • por vivi porvivaĵo = rimedo por sin nutri

  • sen senco sensencaĵo = io, kio ne havas sencon

Kombinoj «

Prefikseca rolvorteto ankaŭ povas esti preciziga antaŭelemento en kombino. En tia vorto la rolvorteto tute ne estas rolmontrilo de la posta elemento, sed rilatas al io alia:

  • paroli alparoli = direkti sin al iu per parolado

  • veni alveni = veni al la celo

  • pagi antaŭpagi = pagi antaŭ la kutima aŭ deviga tempo

  • preni depreni = preni de iu aŭ de io (komparu kun prefikseca for)

  • havi enhavi = havi en si

  • gluti engluti = enigi en sin per glutado

  • radikiĝi enradikiĝi = fiksiĝi en ion per siaj radikoj

  • ŝanĝi interŝanĝi = reciproke ŝanĝi inter si

  • rompi interrompi = rompi inter du punktoj

  • spaco interspaco = spaco inter du aferoj

  • paroli kontraŭparoli = paroli kontraŭ io

  • rimedo kontraŭrimedo = rimedo kontraŭ io

  • seĝo kromseĝo = aldona seĝo krom la ordinaraj

  • sidi kunsidi = sidi kune

  • sekvi postsekvi = sekvi post io

  • kompreni subkompreni = kompreni tion, kio estas kaŝita sub io

  • aĉeti subaĉeti = korupti per kaŝita mondonaco aŭ simile (figura signifo)

  • jupo subjupo = jupo portata sub alia jupo

  • ŝarĝi superŝarĝi = ŝarĝi super ia limo

  • signo supersigno = aldona signo super litero

  • aŭtoro kunaŭtoro = aŭtoro, kiu verkas kune kun alia aŭtoro

Kiam oni uzas tian vorton en frazo, la prefikseca rolvorteto ofte ripetiĝas antaŭ tio, al kio ĝi vere rilatas:

  • Li eliris el la dormoĉambro kaj eniris en la manĝoĉambron.FE.31

  • Mi pro singardeco faros unu fojon ĉirkaŭiron ĉirkaŭ la domo.BV.67

  • Mi kontraŭ Vi kiel bofilo, kiam la tempo venos, nenion kontraŭparolos.BV.35

  • Tiuj vortoj enhavas en si profundan doloron.FA1.235

  • Neniaj mokoj nek atakoj nin debatos de la vojo.FK.267

Ofte oni ne ripetas la rolvorteton antaŭ tio, al kio ĝi rilatas, sed uzas anstataŭe alian rolvorteton:

  • Ĝi parolas nur pri tiaj instruoj, kiuj ne kontraŭparolas al la scienco.OV.328 Al anstataŭ ripeto de kontraŭ.

Tio, al kio la prefikseca rolvorteto rilatas, ofte povas aperi kiel objekto de ĉi tia verbo:

  • La belan Saran li jam kelkfoje ĉirkaŭiris.Rn.41Ĉirkaŭ la bela Sara li jam kelkfoje iris.

  • Ŝi transiris la sojlon.M.134Ŝi iris trans la sojlon.

Sed tre ofte la objekto de ĉi tia verbo estas io tute alia sen rekta rilato al la prefikseca rolvorteto: Alportu al mi metron da nigra drapo.FE.32

Ne ekzistas ĝeneralaj reguloj, kiuj decidas, kio estu objekto de ĉi tia verbo (se ĝi entute estas objekta). Legu pli pri objektaj kaj senobjektaj verboj.

El «

El povas esti tute normala prefikseca rolvorteto en kombinoj kaj frazetvortoj, ekz.: eliri = “iri el io”, elbati = “bati (ion) el io”, elrigardi = “rigardi el io” (arĥaike kaj idiotisme = “aspekti”), el (la) lito ellitiĝi (frazetvorto) = “leviĝi el (la) lito”.

Sed prefikseca el estas en kombinoj ankaŭ uzata kun la speciala signifo “komplete, ĝisfine, ĝisprete, ĝis rezulto, ĝis difekto, ĝis malapero”:

  • trinki eltrinki = trinki ĉiom de io

  • lerni ellerni = lerni tute plene

  • fari elfari = produkti

  • kreski elkreski = kreski ĝis matureco

  • etendi eletendi = etendi laŭ la plena longo

  • uzi eluzi = uzi ĝis difektiĝo

Iuj tiaj el-vortoj ricevis specialan (figuran) signifon:

  • porti elporti = porti el io, porti (= toleri) ĝisfine

  • teni elteni = rezisti, ne cedi, pacience toleri, elporti

  • pensi elpensi = krei per pensado

Se estas risko pri konfuzo inter la propra signifo de el, kaj la speciala ĝisfina signifo, oni uzu ion alian prefiksece por esprimi la signifon “ĝisfine”. Oni tiel uzas ekz. tra, for, SAT, kaj FIN. Oni devas tamen ĉiam atenti, ke la uzata radiko aŭ vorteto taŭgu laŭsence, ekz.: trabori, trakuri, forkaŝi, satmanĝi, finkanti, finfari, finmanĝi k.t.p.

Iuj kontraŭas al prefikseca FIN por ĝisfineco, sed malgraŭ diversaj teoriaj argumentoj, FIN fariĝis sufiĉe populara en tiu rolo. Ĉiuokaze prefikseca FIN estas ĉiam komprenata.

Oni ankaŭ povas tian ĉi signifon montri per plurvortaĵo, kio estas ofte la plej bona solvo: legi ĝisfine, kuri tra la tuta urbo, manĝi ĝis sateco, kanti ĝis la fino, kanti la tutan kanton k.t.p.

Oni multe klopodis por trovi ion, kio povus esti ĝenerale uzata prefiksece por la signifo “ĝisfine”. Tio tamen ne sukcesis. Oni uzu kiom eble el, kiu estas Zamenhofa kaj vaste uzata. En okazo de nepra bezono oni uzu alian rimedon.

Pri «

En frazetvortoj (kun A-finaĵo aŭ E-finaĵo) prefikseca pri estas uzata en ordinara maniero, ekz.: pri amo priama = “tia, ke ĝi temas pri amo”, pri nutro prinutra = “tia, ke ĝi temas pri nutr(ad)o”.

En kombinoj prefikseca pri kreas objektajn verbojn. Aŭ ĝi faras senobjektan verbon objekta, aŭ ĝi faras el jam objekta verbo novan objektan verbon. Normale tia pri-verbo havas originan pri-komplementon kiel objekton:

  • Li silentis pri la afero. Li prisilentis la aferon. Silenti estas senobjekta verbo. Prisilenti estas objekta verbo, kies objekto estas tio, pri kio oni silentas.

  • Li pensis (ion) pri ŝi. Li pripensis ŝin. Pensi estas objekta verbo, kies objekto estas la pensoj mem (sed kiu ofte aperas tute sen objekto). Pripensi estas objekta verbo, kies objekto estas la temo de la pensoj.

En iaj okazoj ĉi tia pri-verbo havas objekton, kiu origine ne estis pri-komplemento, sed ekz. de-komplemento aŭ al-komplemento. En tiaj verboj pri perdis sian propran signifon, kaj estas uzata nur por ŝanĝi la frazrolojn. Pri estas tiel uzata precipe en iuj tradiciaj verboj:

  • rabi prirabi

    • Ili rabis monon de la homoj.

    • Ili prirabis la homojn (je/por mono).

  • semi prisemi

    • Mi semis tritikon sur la kampon.

    • Mi prisemis la kampon (per tritiko).

  • ĵeti priĵeti

    • Ŝi ĵetis ŝtonojn al li.

    • Ili priĵetis lin per ŝtonoj.

  • konstrui prikonstrui

    • Ni konstruos domojn sur la monto.

    • Ni prikonstruos la monton (per domoj).

  • serĉi priserĉi

    • Ili serĉis armilojn ĉe li.

    • Ili priserĉis lin (por armiloj).

  • lumi prilumi = “ĵeti sian lumon ien”

    • La luno lumis en la ĉambron.

    • La luno prilumis la ĉambron.

    Nur io, kio mem estas luma, povas prilumi.
    Lumigi = “fari tiel ke io lumu, provizi per lumo”.

  • pluvi pripluvi

    • Pluvas sur la kampon.

    • La nuboj pripluvis la kampon.

    • Unu kampo estis pripluvata, kaj alia, ne pripluvita, elsekiĝis.Am.4

    Dum pluvi estas sensubjekta verbo, la verbo pripluvi bezonas subjekton.

Legu pri tiaj pri-verboj ankaŭ en la klarigoj pri verboj kaj frazroloj.

Prefikseca pri en kelkaj okazoj nur servas por doni al verbo novan signifon, kiu iel rilatas al la origina signifo:

  • respondi prirespondi = devi prizorgi ion kaj porti la rezultojn de eventuala misaĵo (nun oni uzas pli ofte respondeciresponsi)

  • juĝi prijuĝi = esprimi aproban aŭ malaproban opinion pri io

  • ĵuri priĵuri = doni aŭ dediĉi ofere al Dio

En tia uzo pri similas al la sufikso UM.