PMEG 2023

37.2.3. E-finaĵo

La vortfara uzo de la finaĵo E tre similas al la uzo de A-finaĵo.

E = “rilate al la afero, tiel kiel la afero” k.s.:

  • tajlore = tiel kiel tajloro, rilate al tajloro

  • krajone = tiel kiel krajono, simile al krajono, per krajono

  • labore = rilate al laboro, per laboro

  • blanke = tiel kiel la koloro blanko

E-vortoj el ecaj radikoj «

Kiam la radiko de E-vorto havas ecan signifon, la E-vorto normale montras manieron. Tiaj E-vortoj ne multe varias laŭ la kunteksto:

  • veturi rapide = “veturi kun alta rapideco”

  • strange granda = “granda en stranga maniero”

  • ruĝe farbita = “farbita per ruĝo”

E-vortoj el ne-ecaj radikoj «

Kiam la radiko de E-vorto ne havas ecan signifon, la E-vorto montras diversajn signifojn depende de la radiko kaj depende de la kunteksto:

  • reĝe konduti = “konduti en maniero karakteriza por reĝo”

  • reĝe riĉa = “tiel riĉa kiel reĝo, riĉa en reĝa maniero”

  • loĝi urbe = “loĝi en urbo”

  • okazi tage = “okazi en tago”

Se la radiko havas agan signifon, la E-formo povas signifi “rilate al la ago, karakterizate de la ago” k.s. La signifo ofte estas simila al ANT-participo aŭ INT-participo kun E-finaĵo:

  • konduti time = “konduti kun timo, karakterizate de timo, montrante timon, timante”

  • zorge esplori = “esplori kun zorgo, zorgante, zorgeme”

  • morte danĝera = “tiel danĝera ke estas risko de morto”

  • morte malami = “malami ĝis la morto”

Aga radiko sed eca signifo «

Ĉe iuj E-vortoj, la signifo iafoje estas maniera, kvankam la radiko estas aga:

  • Mi parolas en ĝi [= la franca lingvo] sufiĉe *korekte* kaj facile.M.57...sufiĉe senerare...

Tia uzo estas evitinda. Legu pli detalajn klarigojn pri tiaj vortoj kun A-finaĵo.